Ĉinaj infanoj en lernejo surhavas elektronikan ilon por stimuli kaj mezuri la cerbon. Temas pri lerneja studaĵo. (#WSJ #ArtificialIntelligence #China)
En sia libro "Brave New World" (1932) Aldous Huxley montras al ni ironie kaj satire estontan mondon, sufiĉe plena je manipulado de homoj. Ne tute tri dek jaroj poste li publikigis "Brave New World Revisited, do, rerenkontiĝo kun la unua vizio. Li komparas tiun vizion kun la estanteco de 1959. Huxley rekonas, ke multaj el siaj prognozoj jam estas efektivigitaj. Ekz dinamik-psikologiaj metodoj de politika propagando aŭ senperforta manipulado pere de amaskomunikiloj. Li parolas pri kemia mensa influado kaj hipnoto.
Estus interese vidi, kion Huxley dirus al nia nuntempa mondo, plena de virtuala realeco, kontrolemo de la ŝtato kaj distopia teknikaj kaj homaj perspektivoj.
Havante priskribitaj ĉiujn penseblajn aferojn de nuligo de homa libereco, li fine skribas : "Eble la povoj, kiuj hodiaŭ minacas la liberecon, estas tro fortaj, ol ke ili povintus tre longe kontraŭigitaj. Tamen, estas nia devo, fari ĉion, kion ni laŭpove fari por kontraŭstari ilin.
Dankon pro via vizito kaj voto. Bonan tagon al vi!